Annie Leibovitz
usona fotisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Anna Lou «Annie» LEIBOVITZ (Waterbury (Konektikuto), 2a de oktobro 1949) estas usona fotistino. Ŝi estis la unua virino kiu ekspoziciis sian verkaron en la Nacia Portreta Galerio de Vaŝingtono kaj la lasta kiu portretfotis la muzikiston John Lennon, antaŭ li estis murdita en 1980.
Annie Leibovitz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1949 (1949-10-02) (74-jaraĝa) en Waterbury |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | San-Franciska Arta Instituto Northwood High School (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Amkunulo | Susan Sontag |
Okupo | |
Okupo | fotisto fashion photographer (en) filmreĝisoro |
Ŝi estis la plej multe pagita fotistino de la mondo kaj laboris por gazetoj kiel Vanity Fair, Rolling Stone kaj Vogue.[1] En 1984 ŝi ricevis premion de la Usona Asocio de Eldonistoj de Gazetoj kiel Fotistino de la jaro.[2] En 1988 ŝi ricevis premion Clio pro la reklamkampanjo de American Express. En aprilo 2000, la Kongresa Biblioteko de Usono havigis al ŝi la titolon de «Vivanta Legendo».[3] En 2005, la revuo American Photo nomumis ŝin "la plej influa fotistino de niaj tempoj".[4] En majo 2013 ŝi ricevis la Premion Príncipe de Asturias de Comunicación y Humanidades.[5]
Kvankam ŝi estas konata ĉefe pro siaj portretoj de famuloj, ŝi praktikis ankaŭ la dokumentan fotografio kaj la pejzaĝojn, dungita de la eldonejo Condé Nast Publications ekde 1993.[6][7] Ŝiaj fotoj estas reprezentataj, ekde 1977, de la agentejo de fotoĵurnalismo Contact Press Images.