From Wikipedia, the free encyclopedia
Anna Maria Walburga MOZART (naskiĝis la 25-an de decembro 1720 en St. Gilgen ĉe Wolfgangsee kaj mortis la 3-an de julio 1778 en Parizo) estis la patrino de Maria Anna Mozart kaj Wolfgang Amadeus Mozart.
Anna Maria Mozart | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Anna Maria Walburga Pertl |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1720 en Sankt Gilgen, princĉefepiskoplando Salcburgo, Sankta Romia Imperio |
Morto | 3-an de julio 1778 (57-jaraĝa) en Parizo, Reĝlando Francio |
Lingvoj | germana |
Familio | |
Patro | Wolfgang Nikolaus Pertl (en) |
Patrino | Eva Rosina Barbara Altmann (en) |
Edz(in)o | Leopold Mozart |
Infanoj | Wolfgang Amadeus Mozart, Maria Anna Mozart |
Ŝia patro, Wolfgang Nikolaus Pertl (1667-1724), devenis de kampara familio, sed li studis jursciencon en Salcburgo. Krome li ŝatis instrui kantarton. La patrino Eva Rosine estis filino de la preĝeja muzikisto Puxbaum.
Dum la jaro 1747 Anna Maria edziniĝis al la komponisto Leopold Mozart en la salcburga katedralo. Ili havis sep infanojn. Nur du infanoj plenkreskiĝis: Maria Anna, nomita Nannerl (1751-1829) kaj Wolfgang Amadeus (1756-1791).
Anna Maria Mozart mortis en Parizo, kien ŝi akompanis Wolfgang Amadeus; la patro ne sukcesis atingi libertempon. La celo de la vojaĝo estis trovi dungon por la filo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.