Anguciana [anguZJAna] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]​ Ĝi estas okcidente de Haro trans la aŭtovojo AP-68.

La malgranda municipa teritorio de Anguciana, nordokcidente de la regiono.
Turo en Anguciana.
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Anguciana
municipality of La Rioja (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 26210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 435  (2023) [+]
Loĝdenso 87 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N,  54′ U (mapo)42.575277777778-2.9025 [+]
Alto 473 m [+]
Areo 5 km² (500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Anguciana (Provinco Rioĥo)
Anguciana (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Anguciana
Anguciana (Hispanio)
Anguciana (Hispanio)
DEC
Situo de Anguciana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anguciana [+]
vdr
Fermi

Frua mencio estas de la jaro 1093 kiam mortis don Lope senjoro de Vizcaya, Guipúzcoa, Álava kaj Nájera, donante siajn posedojn al siaj filoj inter kiuj doña Toda, senjorino de Anguciana en Rioĥo, kiu edziniĝis al don Lope González de Arzamendi.[2]

En 1121, Toda López de Haro y Álvarez, filino de Lope Íñiguez, senjorino de Anguciana, donacis al la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera sian heredaĵon en Cihuri kaj ankaŭ “post mortem nostram, casam nostram quae est in Angunciana sicut tenuimos et habuimus in vita nostra”.[3]

El la 14-a jarcento ĝi estis Senjorlando de Salcedo, kiuj loĝis la Turon ĉe la ponto super la rivero Tirón. Tiu Senjorlando estis donita de Henriko la 3-a de Kastilio al Juan Alfonso de Salcedo en 1394, kun rajtigo havi fortikaĵon en Februzro 1397.[4]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies 1930-aj jaroj oni malaltiĝis el 873 loĝantoj ĝis 300; poste oni plialtiĝis ĝis nunaj 423.

Nuna ekonomio ege dependas de malgranda industrio, vinproduktado kaj cerealoj.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj du ermitejoj, turo, ponto kaj rivero Tirón, vitejaj kabanoj, ktp.

Vidu ankaŭ

Bildaro

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.