![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2a/AnegadaWestEndAerial.jpg/640px-AnegadaWestEndAerial.jpg&w=640&q=50)
Anegada
insulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Anegada estas insulo en la brita transmara teritorio de la Britaj Virgulininsuloj en la Karibio. Okcidente de la insulo situas la pasejo Anegada, markolo kiu ligas Atlantikon kaj la Kariban Maron.
Anegada | ||
---|---|---|
![]() | ||
insulo [+] | ||
Akvejo | Kariba maro | |
Supermara alteco | 8,5 m [+] | |
Koordinatoj | 18° 44′ N, 64° 20′ U (mapo)18.73129-64.32873 | |
Akvokolektejo | 39,32 km² (3 932 ha) [+] | |
Areo | 39,32 km² (3 932 ha) [+] | |
Loĝantaro | 285 [+] | |
Horzono | UTC-04:00 [+] | |
![]() |
||
Anegada | ||
![]() |
||
Anegada estas laŭ areo la due plej granda de la insuloj kiuj konsistigas la Britajn Virgulininsulojn. La insulo estas formita de koralo kaj kalkŝtono [1]. Ĝi estas plata, havas maldikan grundtavolon kaj estas seka. La insulo ricevas malmulte da pluvokvanto, 890–1016 mm jare [2].
Pro la fakto ke la insulo estas koralrifo, male al la aliaj montaj virgulinsuloj, tiu ĉi insulo estas plata, kaj ĝia pinta alteco estas proksimume 10 metroj super la marnivelo. La nomo de la insulo signifas "la alfundiĝinta tero", pro ĝia plateco.
La areo de la insulo estas ĉirkaŭ 39 kvadrataj kilometroj, kaj ĝi estas la plej granda en la Britaj Virgulininsuloj, sed ĝi havas tre malgrandan loĝantaron, ĉirkaŭ 300 loĝantojn (2010), el kiuj plej multaj loĝas en urbo nomata "La Setlejo", la ununura loĝloko sur la insulo.