From Wikipedia, the free encyclopedia
Andrea Vendramino (1393-1478) estis 71-a Doĝo de Venecio, kiu sukcedis al Pietro Mocenigo en la 4-a de marto 1476 kaj li regis ĝis sia morto. Kiel la plejmulto el sia epoko, lia familio kreskis dum la Milito de Chioggia (1378-1381). Antaŭ ol fariĝi doĝo, Vendramino okupis plurajn postenojn serve de la Venecia Respubliko, li estis prokuratoro kaj venecia ambasadoro ĉe la Vatikano. Li edziĝis al Regina Gradenigo, kun kiu li havis ok gefilojn, kaj tiam kiam li mortis ŝi edziniĝis al lia frato Luca.
Andrea Vendramino | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Andrea Vendramin | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1393 en Venecio | ||||
Morto | 5-an de majo 1478 (85-jaraĝa) en Venecio | ||||
Mortis per | Pesto vd | ||||
Tombo | Sanktaj Johano kaj Paŭlo Tomb of the Dodge Andrea Vendramin (en) vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Vendramin vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum balotado, li ricevis 25 voĉdonilojn el 41, kaj la notario provis ŝanĝi la rezulton favore de Benedetto Venier. Ĉe la enpostenigo, li montris sin favorkora kaj avida je fariĝi amata: li disdonis helpon al la plej malriĉaj, favoris al multaj arestitoj kaj nepre pardonis kelkajn kontraŭulojn, kiuj lin peze ofendis eĉ post sia elekto kiel doĝo. Pro tio, la papo Siksto la 4-a (1414-1484) lin premiis kun la Ora Rozo[1], kiun Vendramino aldonis al la trezorejo de Sankta Marko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.