From Wikipedia, the free encyclopedia
Andrés Hurtado de Mendoza y Cabrera, Dua Markizo de Cañete (Cuenca, 1510 - Lima, 14-a de septembro de 1560) estis militisto kaj politikisto hispana kiu iĝis la 3a Vicreĝo de Peruo, inter 1556 kaj 1560. Lia regado markis la finon de la periodo de unlandaj militoj, karakterizita per kontinuaj ribeloj kaj modifoj en la scenejo de la povo. Li pacigis fakte la Vicreĝlandon, trudis respekton al la aŭtoritato kaj helpis la koloniigon.
Andrés Hurtado de Mendoza | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1510 en Kvenko | ||||
Morto | 30-an de marto 1561 en Limo | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Familio Mendoza vd | ||||
Patro | Diego Hurtado de Mendoza, 2nd Marquis of Cañete (en) vd | ||||
Infanoj | García Hurtado de Mendoza, 5th Marquis of Cañete (en) , Diego Hurtado de Mendoza, 4th Marquis of Cañete (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1560, tuj antaŭ esti elpostenigita, la vicreĝo Andrés Hurtado de Mendoza organizis ekspedicion por la konkero de la mita El Dorado en la teritorio de la kokomagvoj. Li pensis ke estis la maniero malproksimigi el Peruo tiujn nombrajn soldatojn kaj pagsoldatojn, kiuj malriĉaj aŭ malkontentaj post la ĵus finitaj enlandaj militoj, povus okazigi denove problemojn aŭ rompi la ordon tiam funkcianta. Supozis la vicreĝo ke la espero de tuja riĉo kuraĝigus multajn el ili enlistiĝi en tiu entrepreno.
Estrite de la veterano Pedro de Ursúa, en la 26-a de septembro de 1560 eliris la ekspedicianoj navige laŭ la rivero Marañón (Maranjon') (pro tio ili adoptis la kromnomon marañones (maranjonoj)). Estis iom pli ol 300 hispanoj, kelkaj dekoj de negraj sklavoj kaj ĉirkaŭ 500 servistoj indiĝenaj, enŝipigitaj en du brigantinoj, du neprofundaj boatoj kaj kelkaj flosaĵoj kaj kanuoj. Inter ili estis Lope de Aguirre kaj lia juna mestiza filino, nome Elvira. Ursúa okazigis malfidon ĉar li atentis nur pri sia mestiza amatino Inés de Atienza. Post unu jaro de navigado, malfacilaĵoj kaj aventuroj Aguirre partoprenis en la elpostenigo kaj murdo de Ursúa, kaj tuj poste de lia sukcedanto, nome Fernando de Guzmán, poste sukcedita de Aguirre. Aguirre kaj malmultaj homoj atingis la akvon de la Atlantika Oceano (probable tra la rivero Orinoko) okazigante masakrojn preterpase inter la indiĝena loĝantaro same kiel inter la propraj ekspedicianoj. En la 23-a de marto de 1561, Aguirre instigis 186 kapitanojn kaj soldatojn subskribi militdeklaron al la Hispana Imperio kaj klarigante siajn planojn de libereco kaj memregado. En julio de 1561 li alvenis al la insulo Margarita kaj kontrolis ĝin. Aguirre ekzekutis la guberniestron kaj 50 lokanojn. En la 29a de aŭgusto de 1561, li abandonis la insulon Margarita kurse al Borburata en la kontinento, kie lia malferma ribelo kontraŭ la hispana monarkio ŝanĝis kurson. Avertitaj de Pedro Alonso Galeas, nome dizertinto el la ekspedicio, hispanaj trupoj loĝantaj en Merido, Trujillo kaj El Tocuyo sub estreco de la maestre de campo Diego García de Paredes kaj de Hernando Cerrada Marín, ili iris al Barkisimeto por aresti kaj ekzekuti lin. Aguirre malespere murdis ponarde eĉ sian propran filinon, Elvira, por eviti ties falon en la mano de siaj malamikoj; same li murdis ankaŭ kelkajn el siaj sekvantoj kiuj klopodis kapti lin. Finfine, en la 26-a de oktobro de 1561 du maranjonoj pafis al li per siaj arkebuzoj, mortigante lin en la momento. Poste saltis sur lin alia soldato, nome Custodio Hernández, kaj laŭ ordono de García de Paredes, senkapigis lin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.