From Wikipedia, the free encyclopedia
Andor Dudits [dudiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudits Andor estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, prezidanto de Societo Benczúr. Lia familia nomvarianto estis Dudics [dudiĉ].
Andor Dudits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Dudits Andor |
Naskiĝo | 24-an de junio 1866 en Peŝto |
Morto | 7-an de septembro 1944 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Andor Dudits naskiĝis la 25-an de junio 1866 en loko, kie nun estas Budapeŝto, li mortis la 7-an de septembro 1944 en Budapeŝto.
Andor Dudits frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, en 1886 li studis en arta akademio de Vieno, en la sekva jaro en simila instituto de Munkeno, inter 1892 kaj 1897 en majstrolernejo de Gyula Benczúr. Lia alia instruisto estis Simon Hollósy. Ekde 1895 li pentradis ankaŭ freskojn, sekpentraĵojn, grandajn pentraĵojn. En 1925 li ekinstruis en Reĝa Belarta Altlernejo. Li estis ŝatata pentristo dum regaddo de Miklós Horthy, tial dum la socialismo li ne estis konforma, lia nomo mankas el tiutempaj leksikonoj. Li ricevis ŝtatan premion en 1931. Li edziĝis en 1901, post 3 jaroj filo naskiĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.