From Wikipedia, the free encyclopedia
La Andaluza, konata ankaŭ kiel Purhispana ĉevalo aŭ PRE (Pura Raza Española, Pura Hispana Raso), estas raso de ĉevalo el la Iberia Duoninsulo, kie ties prauloj estis loĝintaj dum miloj da jaroj. La Andaluza estis agnoskita kiel unuopa raso ekde la 15a jarcento, kaj ties strukturo malmulte ŝanĝis laŭlonge de la jarcentoj. Tra ties historio, ĝi estis konata pro sia lerteco kaj kuraĝo kiel militĉevalo, kaj estis aprezata pro sia nobleco. La raso estis uzata kiel diplomata donaco fare de la hispanaj registaroj, kaj reĝoj tra Eŭropo rajdis kaj posedis hispanajn ĉevalojn. Dum la 19a jarcento, militoj, malsanoj kaj krucbredado ege malpliigis ties nombrojn, kaj spite kelkan rekuperadon fine de la 19a jarcento, la tendenco pluis al la komenco de la 20a jarcento. Eksportado de Andaluzaj el Hispanio estis limigita ĝis la 1960-aj jaroj, sed la raso ekde tiem disvastiĝis tra la tuta mondo, spite ties malalta populacio. En 2010, estis pli ol 185,000 registritaju Andaluzaj ĉevaloj tutmonde.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.