![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7f/Asian_Openbill_Storks_Flying_Away.jpg/640px-Asian_Openbill_Storks_Flying_Away.jpg&w=640&q=50)
Malfermbekuloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Malfermbekuloj aŭ Anastomoj estas du specioj de cikonioj (el familio Cikoniedoj) en la genro Anastomus. Ili estas grandaj vadbirdoj karakterizitaj de grandaj bekoj, kies makzeloj netute kongruas escepte pinte. Tiu karaktero disvolviĝas nur ĉe plenkreskuloj. Ambaŭ specioj manĝas ĉefe moluskojn. La tegmento de la supra beko estas bordata je ebenecaj strukturoj ("lamellae") ĉe la Afrika anastomo, sed tiuj forestas ĉe la azia specio.[1][2]
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionAnastomoj aŭ Malfermbekuloj, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Aziaj anastomoj (Anastomus oscitans) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ambaŭ specioj de Malfermbekuloj estas la jenaj:
- Azia anastomo aŭ Azia malfermbekulo (A. oscitans), specio de loĝantaj birdoj en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko orienten al Sudorienta Azio.
- Afrika anastomo aŭ Afrika malfermbekulo (A. lamelligerus,) specio de loĝantaj birdoj en Afriko kaj Madagaskaro.