Anar-samea lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La anar-samea lingvo (anar-samee anarâškielâ) estas dialekto aŭ prefere lingvo el la grupo de la sameaj lingvoj. La nomo de la lingvo devenas de regiono Aanaar (finne Inari, svede Enare, nord-samee Anár) en norda Finnlando.
Anar-samea lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Eastern Sami | |
Parolata en | Finnlando |
Parolantoj | 300 |
Skribo | latina alfabeto, alfabeto de latino |
Lingvistika klasifiko | |
Urala
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Komunumo Inari, Finnlando. |
Reguligita de | Sámi Giellagáldu |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | smn |
Glottolog | inar1241 |
Angla nomo | Inari Sami |
Franca nomo | same d'Inari |
La anar-samea lingvo (anarsamee: anarâškielâ) estas la plej okcidenta el la orient-sameaj lingvoj. Ĝi estas parolata de 300 personoj en komunumo Aanaar (Inari) en norda Finnlando.
La unuaj tekstoj en la anar-samea lingvo, aboco-libro kaj kateĥismo, aperis dum la jaro 1859. En lernejoj ĝi estas instruata ekde 1979. Nuntempe la estonteco de la anar-samea lingvo estas minacata ĉar infanoj ne plu lernas ĝin hejme. Por savi la lingvon estis organizita fine de 1990-aj jaroj lingvonesto por anar-sameaj infanoj. Tamen la ekzisto de lingvo-nesto estas daŭre minacata pro la manko de financado.
La anar-sameoj estas parte fiŝkaptistoj, parte okupiĝas pri boaco-bredado kaj agrikulturo.