urbo de Andra-Pradeŝo en Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
Anantapuramu (telugue అనంతపురం), historie ankaŭ Anantapuramu, estas urbego en Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en la samnoma distrikto Anantapur, kie ĝi estas distrikta sidejo.
Anantapur | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 515001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 267 161 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 4 689 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 41′ N, 77° 36′ O (mapo)14.68333333333377.6 [+] | ||
Alto | 335 m [+] | ||
Areo | 56,98 km² (5 698 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Anantapur [+] | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 267 161 loĝantoj sur areo de 56,98 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 689 loĝantoj/km². La legopovo estas 82%.
Anantapuramu etendiĝas sur montetaro en alteco de 335 metrojn de la marnivelo. Tadipatri troviĝas 24, Dharmavaram (Sri Sathya Sai) 32, Guntakal 60, Ballari 88, Proddatur 103, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 110, Kadapa (urbo) 135, Ĉitradurga 139, Hajderabado 313, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 365, Mumbajo 697, Kolkato 1433, tutlanda ĉefurbo Delhio 1552 kilometrojn (aere) .
Anantapuramu havis strategian gravecon por la Brita Hinda Armeo dum la 2-a mondmilito.
Anantapuramu estas grava edukcentro de la distrikto kiu havas multajn lernejojn, altlernejojn, institutojn kaj universitatojn.
La telugua estas la oficiala kaj vaste parolata lingvo, aldone al ĝi la urdua, la hinda, la kannada kaj tamila lingvoj ankaŭ estas parolitaj fare de signifaj malplimultoj.
Anantapuramu situas en semi-arida klimato kun musono kaj la loko apartenas al la plej sekaj areoj en suda Barato. La meza jara pluvo estas 577 mm. Inter aŭgusto-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 34 °C.
Anantapuramu havas trairan fervojan linion kaj vojojn el ĉiuj direktoj. La plej proksima internacia flughaveno estas ĉe Bengaluro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.