Analogio de la horloĝisto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La analogio de horloĝisto, aŭ argumento de horloĝo, estas unu el la teleologiaj argumentoj por provi pruvi la ekziston de Dio. Sub la formo de analogio, la argumentado deklaras ke la desegno implicas desegniston. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj, tiu analogio-komparo estis uzata de Kartezio kaj Boyle, ekzemple, kiel logika instrumento por ekspliki la strukturon de la universo kaj la rilaton de Dio kun ĝi. Sekve, tiu analogio havis fundamentan rolon en la natura teologio[1] kaj por la argumentado pri la desegno en kiu ĝi estis utiligita por plivalorigi, krom la ekzisto de Dio, la Inteligentan dezajnon en la universo.
La plej fama plivaloriganto de la Argumento teleologia[2] estis William Paley en 1802. Sed lia koncepto prie estis serioze endubigita pro la formuliĝo de la teorio de la Natura selektado de Charles Darwin, kaj pro la nekohereco kun la mutacio pliboniganta la supervivon de specio, ankaŭ nova.
Sed ĝin defendis, precipe en Usono, de la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, sciencistoj kiuj rekonsideris kaj resistemigis la teoriojn de la evolucio kaj natura selektado (kutime profititaj por forĵetigi la teleologian argumenton) por demonstri ke ili akordas kun la teorio de Inteligenta dezajno [3]