Mutacio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mutacio estas ŝanĝo en la genaro (genomo) de organismo aŭ viruso. Tia ŝanĝo povas okazi pro mutigilo (mutageno) kiel veneno aŭ joniga radiado, aŭ tute spontane. Mutacio estas ĉiam hazarda, kaj plej ofte detruema, sed tre rare avantaĝa. Estas la avantaĝaj mutacioj kiuj antaŭenirigas la evolucion.