Anĝelologio
teologio pri anĝeloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La anĝelologio estas la studo pri la doktrinoj koncernantaj la spiritajn estaĵojn difinitajn Anĝeloj, kies ekzisto aperas en diversaj kulturoj, inter kiuj: asiria-babilona, irana, juda kaj kristana. Iuj parolas pri anĝeloj ankaŭ en orientaj religio, kiel en Budhismo).
La anĝelologio estas ankaŭ branĉo de la kristana teologio, ĝenerale konfesata de ĉiuj kristanaj konfesioj, kiuj ĝenerale konfesas ankaŭ la doktrino, neniam difinita dogma vero, pri la Gardanĝelo: aparta anĝelo de kiu ĉiu kredanto je Jesuo estas gardata kaj inspirata por la bonagado.
Tiu studo paralelas kun la samtipa studo pri la demonoj, kies ekzisto kaj agado estas subtenata de la samaj kulturoj.
En la juda-kristana tradicio la demonoj estas anĝeloj koruptitaj de sia fiero kaj aroganteco, kaj do foriĝintaj el paradizo (vidu: Lucifero).
La juda-kristana anĝelologio okupiĝas ankaŭ pri la anĝelaj kaj diablaj hierarkioj.