From Wikipedia, the free encyclopedia
Amour (la franca por Amo) estas franca dramifilmo reĝisorita kaj scenarita fare de Michael Henke. La kino ĉefroligas Jean-Louis Trintignant, Emmanuel Riva kaj Isabelle Huppert.
Amour | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Amour |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 20 sep. 2012, 1 nov. 2012, 20 maj. 2012 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Darius Khondji |
Reĝisoro(j) | Michael Haneke |
Produktisto(j) | Margaret Menegoz • Stefan Arndt • Veit Heiduschka • Michael Katz |
Scenaro | Michael Haneke |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Franz Schubert |
Rolantoj | Jean-Louis Trintignant • Emmanuelle Riva • Isabelle Huppert • Alexandre Tharaud • William Shimell • Rita Blanco • Ramón Agirre • Carole Franck • Damien Jouillerot • Laurent Capelluto • Dinara Drukarova • Walid Afkir |
Produktinta firmao | Canal+ France 3 Les films du losange |
Honorigoj | Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • Ora Palmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro |
IMDb | |
La filmo unue estis montrita ĉe la Festivalo de Cannes kie ĝi gajnis la Oran Palmon. Gajninto de la Oskaro por la plej bona eksterlanda filmo en la 2012, Premio César kaj la Premio Lumière por la plej bona filmo.
La filmo priskribas la maljunaĝon de paro, ĝis ilia morto.
La filmo rakontas la historion de la geedzoj Anne (Emmanuel Riva) kaj Georges (Jean-Louis Trintignant), emeritaj muzikinstruistoj. Komence de la filmo, Anne ne respondas al la vortoj de Georges. Ŝi spertas operacion kiu lasas ŝin paralizita sur la dekstra flanko de ŝia korpo [1].
Post la kirurga operacio, Anne provas fari sinmortigon, sed estas malsukcesa. La kondiĉo de Anne plimalboniĝas kiam ŝi suferspertas apopleksion. Ŝi komencas ricevi flegadon, kiu inkluzivas ŝanĝadon de vindotukoj kaj nutradon per infuzaĵo. Ilia filino, Eve (Isabelle Huppert), provas konvinki Georges translokigi Anne-n en emeritejon. Sed Georges rifuzas ĉar laŭ li Anne ne konsentus esti sendita foren de ŝia hejmo. Post kiam la kondiĉo de Anne plimalboniĝas plu, Georges sufokas Anne kun kuseno kaj kaŭzas ŝian morton, kaj Georges ŝajnas esti fininta sian propran vivon ankaŭ.
La filmo ricevis entuziasmajn recenzojn kun poentaro de 91% de la retejo " Rotten Tomatoes " bazita sur 129 recenzoj. [2] La retejo " Metacritic " donis al la filmo poentaron de 93 surbaze de 36 recenzoj. Krome, Emmanuel Riva ricevis pozitivajn recenzojn por sia aktorado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.