Amonia per-reniato
kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Amonia per-reniato, per-reniato de amonio aŭ NH4ReO4 estas neorganika komponaĵo, amonia salo de la per-reniata acido. Ĝi estas la plej ordinara formo kiu renio estas komercita, kiel salo blanka kaj akvosolvebla. Ĝi estis sintezita iom post la malkovro de la kemia elemento far Walter Noddack (1893-1960), Ida Noddack (1896-1978) kaj Otto Berg (1873-1939).
Amonia per-reniato | ||||
Kemia strukturo de la Amonia per-reniato | ||||
Kristala strukturo de Amonia per-reniato | ||||
Blankaj kristaloj de amonia per-reniato | ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 13598-65-7 | |||
ChemSpider kodo | 2341271 | |||
PubChem-kodo | 3084163 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blankaj kristaloj aŭ blanka pulvoro | |||
Molmaso | 268,2359 g mol−1 | |||
Denseco |
| |||
Bolpunkto | 365 °C (malkomponiĝo) | |||
Solvebleco:Akvo | ||||
Ekflama temperaturo | Ne bruliva | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R8 R36/37/38 | |||
Sekureco | S17 S26 S36 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H272, H319, H315, H335 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P220, P261, P305+351+338 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
La kristala strukturo de la amonia per-reniato estas tiu sama de la skielito, en kiu la atomkatjono anstataŭiĝas de amonia molekula katjono. Ĝi suferas molekulan orientiĝon kiam malvarmigita sen ŝanĝo de la spaca grupo, sed kun alte anizotropa ŝanĝo en la formato de la ĉelunuo, rezultante en koeficiento de nuklea kvarpolara resonanco kun pozitivaj temperaturo kaj premo.
NH4ReO4 povas esti rigardita kiel prototipa strukturo de familio el amoniaj skielitoj, inkluzivante perteknetaton (NH4TcO4), perjodaton (NH4IO4), kvarklorotaliaton (NH4TlCl4), kaj kvarkloroindiaton (NH4InCl4).
Amonian per-reniaton eblas prepari praktike el ajna ordinaraj fontoj de renio. La metalo, oksidoj kaj sulfidoj povas oksidiĝi kun HNO3 kaj traktante la rezultan solvaĵon kun akva amoniako. Alternative, akva solvaĵo de Re2O7 eblas trakti kun amoniako kun sekva kristaliĝo.
Puran renian pulvoron eblas prepari el amonia per-reniato pere de reduktiĝo kun hidrogeno kaj varmigo:
Varmigo devas okazi malrapide ĉar amonia per-reniato malkomponiĝas al volatilaj oksidoj komencante ĉe 250 °C. En sigelita tubo ĉe 500 °C, amonia per-reniato malkomponiĝas al ĝia oksido:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.