kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Amonia kromiato aŭ (NH4)2CrO4 estas kemia neorganika salo, kiu formas flavajn unuklinajn kristalojn, kaj rezultas el reakcio inter la amonia hidroksido kaj la amonia dukromiato. Ĝi uzatas en fotografio kiel sensivigilo por gelatenaj tavoloj, en tekstilaj presaĵoj, kiel fungicido, kaj kiel fiksanto por kromiataj tinkturoj de kotono.
Amonia kromiato | |||||
Kemia strukturo de la amonia kromiato | |||||
Kristaloj de amonia kromiato | |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 7788-98-9 | ||||
ChemSpider kodo | 22997 | ||||
PubChem-kodo | 24595 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | flavaj toksaj kristaloj | ||||
Molmaso | 152.07 g mol−1 | ||||
Denseco |
| ||||
Fandopunkto | 185 °C (365 ℉; 458 K) malkomponiĝo | ||||
Solvebleco:Akvo | |||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Risko | |||||
Sekureco | |||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H272, H314, H334, H350i, H400 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P220, P261, P273, P280, P305+351+338 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi estas akvosolvebla, kaj, kiam aplikita, povas kaŭzi iriton al la mukoza membrano, okuloj, spirsistemo, haŭto, ktp. Ĝi povas kaŭzi sensivecon post longedaŭra kontakto. Ĝi estas agnoskata kiel kancerogena, kaj ĝi povas kaŭzi histoulceraĵojn kaj damaĝoj al la hepato kaj renoj. En laboratorio ĝi uzatas kiel kemia reakcianto.
Amonia kromiato estiĝas per reakcio inter la kromia (VI) oksido kaj amonia hidroksido:
Ĝi estigeblas per reakcio inter la kromia (III) hidroksido kaj amonia hidroksido:
Ĝi same estiĝas per reakcio inter la kromia (III) oksido, amonia hidroksido kaj amonia klorato:
Kiam varmigita, amonia kromiato malkomponiĝas al kromia (III) oksido, amoniako, nitrogeno kaj akvo.
Dum longa ekspozicio al aero ĝi laŭgrade perdas amoniakon kaj konvertiĝas en amonia dukromiato.
Ĝi reakcias kun diluitaj acidoj, ekzemple sulfata acido, estigante amonian dukromiaton, amonian bisulfaton kaj akvon.
Baria kromiato precipitiĝas el malforte acida solvaĵo de baria klorido kun amonia kromato:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.