![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3b/Amfissa_apopsi.jpg/640px-Amfissa_apopsi.jpg&w=640&q=50)
Amfisa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Amfisa aŭ Amfiso kaj ankaŭ Amfissa (greke Άμφισσα [ˈamfisa], menciita ankaŭ en klasikaj fontoj kiel Amphissa) estas urbo en Focido, Grekio, parto de la municipo Delfo, kies sidejo kaj municipa unuo estas. La municipa unuo havas areon de 315.174 km2.[1] Ĝi kuŝas en la norda bordo de la olivarbaro de la Krisea ebenaĵo, inter du montoj, nome Giona okcidente kaj Parnaso oriente, 200 km nordokcidente de Ateno kaj 20 km de Delfo, same kiel je 85 km nordoriente de Naŭpakto kaj je 72 km sude de Lamia.
Amfisa | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 331 00 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 334 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 32′ N, 22° 23′ O (mapo)38.52527777777822.375277777778 [+] | ||
Alto | 180 m [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Amfisa datas reen al la antikveco, kun sia historio etenda ĉirkaŭ 3,000 jaroj, kaj ĝi estis tradicie la plej granda ĉefurbo de Focido. Ĝi estis la plej grava urbo de la antikvgreka tribo de la Ozolia Lokrianoj kaj unu el la plej povaj urboj en Centra Grekio. En la Mezepoko, Amfisa iĝis konata kiel Salona, malpliiĝis post kelkaj eksterlandaj konkeroj kaj detruoj, sed reaperis kiel grava urbo en la regiono kaj ludis gravan rolon dum la Greka milito de sendependiĝo.