From Wikipedia, the free encyclopedia
Ambrus Nagy [ambruŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Nagy Ambrus István estis hungara skermisto (spadisto), olimpiano, kirurgo.
Ambrus Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1927 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de julio 1991 (63-jaraĝa) en Hago |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skermanto kuracisto |
Ambrus Nagy[1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1927 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de julio 1991 en Hago.
Ambrus Nagy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1945, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1951, kirurgian diplomon en 1955. Post la lasta diplomo li laboris en hospitalo en Budapeŝto ĝis la Somera Olimpiko 1956, poste li restis eksterlande. Li vivis en Johanesburgo kaj Vieno, ekde 1958 en Hago, kie li estis kuracisto. Li mortis pro aŭtoakcidento. Li ricevis premiojn inter 1951 kaj 1954.
Ambrus Nagy skermis en pluraj sportkluboj en sia naskiĝurbo inter 1945–1956. Li estis hungara ĉampiono trifoje. Li estis olimpiano en la menciita Olimpiko en 1956 kun arĝenta medalo teame, krome en mondĉampionumo en 1955 li estis la tria teame. Depost 1956 li ne skermis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.