Amasa gvatado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Amasa gvatado estas la vasta gvatado de la tuta aŭ granda frakcio de popolo[1]. Gvatas kutime registaroj, ofte kaŝe, sed iam korporacioj aŭ por siaj propraj kialoj aŭ pro postulo de la registaro. La gvatado povas esti kontraŭleĝa, aŭ bezoni la aprobon de tribunalo aŭ alia aŭtoritato.
Oni ofte provas pravigi gvatadon por kontraŭi terorismon, por preventi ribelon, por protekti nacian sekurecon, por lukti kontraŭ infana pornografio kaj por protekti infanojn.
Oni kritikas amasan spionadon ĉar ĝi kontraŭas rajtojn pri privateco, ĝi limigas homajn rajtojn, kaj ĉar ĝi estas kontraŭleĝa en multaj juraj kaj konstituciaj sistemoj. Oni timas ke ĉiame pligrandiĝanta gvatado kondukos fine al totalisma ŝtato, kie politika malkonsento estas rompata per metodoj pli ofte uzataj kontraŭ spionoj. Tian ŝtaton oni nomas gvatada ŝtato aŭ elektronika polica ŝtato.
En 2013 Edward Snowden malkaŝis tra tagĵurnaloj multajn likitajn usonajn dokumentojn, kiuj atentigis pri la amasa gvatado fare de Usono kaj multaj aliaj ŝtatoj tra la mondo. Tiu malkaŝo instigis vastan diskutadon pri civilaj liberecoj kaj rajtoj pri privateco en la komputila epoko[2].