From Wikipedia, the free encyclopedia
La amarilidacoj[2] (latine Amaryllidaceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu familio apartenas al la ordo asparagaloj (Asparagales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 80 genrojn, kaj pli ol 2250 speciojn[1],[3]. Inter la genroj de la familio estas la amarilido[2], la tipa genro kiu donis sian nomon al la tuta familio, aŭ la narciso, aŭ ankaŭ la galanto (neĝboruloj).
Amarilidacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
amarilido Amaryllis L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiuj plantoj estas nature disvastiĝantaj aparte en pli varmaj klimataj zonoj kaj kreskas preskaŭ tutmonde.
La nomo Amaryllis venas de la ŝafistino el la Eclogae de Vergilo.
Temas pri multjaraj herbaj plantoj. Ili estas malofte ĉiamverdaj ; plej ofte la geofitoj formas bulboj, aŭ kelkfoje rizomoj, kiel rezervorganoj. La alterne starantaj, spiralaj aŭ duvice ordigitaj folioj staras baze aŭ laŭ la tigo. La paralelnervaj folioj havas tigojn au ne. La simplaj foliplatoj estas liniilaj aŭ lancetaj. La folirando estas glata.
La floroj staras unuope aŭ plej ofte en cimaj, umbelaj aŭ kapformaj floraroj kune. Ekzistas ofte du, malofte eĉ ok brakteoj. La duseksaj, trinombraj floroj estas radisimetriaj aŭ unusimetriaj. La ses involukraj folioj estas samaj (tepalo); ili staras liberaj aŭ estas kunkreskintaj. Ili koloro povas esti varia: verda, blanka, kremkolora, flava, ruĝa, purpura aŭ bruna, sed ne blua. Ofte ekzistas interna kaliko. Ekzistas preskaŭ ĉiam du, malofte nur unu aŭ pluraj stamencirkloj kun por tri stamenoj; ili estas inter si liberaj aŭ kunkreskintaj. Ili ankaŭ povas esti kunkreskintaj kun la perigonio. La tri karpeloj estas kunkreskintaj al hipogina (malofte epigina), sinkarpa ovario. Ekzistas unu aŭ tri pistiloj, kiuj finiĝas al butonsimila aŭ triloban stigmon. La nektarsekretaĵo okazas depende de la tribo perla involukraj folioj (Galanthieae) aŭ kiel flankaj nektarioj de la ovario La plantoj formas trifakajn kapsulfruktojn aŭ berojn. La semoj havas flugilojn aŭ ne, ili ofte havas fitomelanoj kaj tiam nigraj, malofte verdaj aŭ ruĝaj. La semoj enhavas oleojn, sed ne amelon.
Karakteriza enhavosubstanco estas la alkaloido fenantridino,
La rezultoj de molekulgenetikaj esploroj en la lastaj dek jaroj estas grandparte nova divido de la plantoj el la ordo de la Asparagaloj (Asparagales)[4]. La familio de la Amarilidaceoj J.ST.-HIL. estis plivastigata je taksonoj de la iama familio de la Agapantacoj kaj Aliacoj (Alliaceae). La familio Amaryllidaceae estis unua publikigita sub la nomo „Amaryllydeae“ 1805 fare de Jaume Saint-Hilaire en Exposition des Familles Naturelles, 1, 134. Eblus ankaŭ alia nomo por la familio, ĉar laŭ la regulo de la prioritato de la Internacia kodo de la botanika nomenklaturo la nomo Alliaceae BATSCH EX BORKH. preferindus, kiu jam en 1797 en Botanisches Wörterbuch, 1, 15 estis publikigita kaj Amaryllidaceae J.ST.-HIL. nur jam aperis en 1805. Ĉe familiaj nomoj ekzistas la eblecon. sinonimoj por Amaryllidaceae J.ST.-HIL. estas: Agapanthaceae F.VOIGT, Alliaceae BATSCH EX BORKH., Brunsvigiaceae HORAN., Cyrtanthaceae SALISB., Galanthaceae G.MEY., Gethyllidaceae RAF., Haemanthaceae SALISB., Leucojaceae BATSCH EX BORKH., Oporanthaceae SALISB., Pancratiaceae HORAN., Strumariaceae SALISB., Zephyranthaceae SALISB.
Al la familio Amarilidacoj s.l. apartenas hodiaŭ tri subfamilioj kun ĉirkaŭ 73 genroj kaj ĉirkaŭ 1600 specioj:
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (3 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.