Amanda Sofia Margareta LIND (fraŭlina nomo Johansson, naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1980 en Upsalo, Svedio) estas politikisto por la sveda Verda Partio. De 2019 ĝis 2021 ŝi estis la ministro por kulturo kaj demokratio, kun respondeco por sporto kaj naciaj malplimultoj en la kabineto de la ĉefministro Stefan Löfven.[1]
Amanda Lind | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Amanda Sofia Margareta Johansson |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1980 (44-jaraĝa) en paroĥo de la katedralo de Upsalo |
Lingvoj | sveda • angla • Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Universitato de Umeå - psikologio (–2009) Midskogsskolan (en) (–1999) University College Stockholm (en) (–2000) |
Okupo | |
Okupo | politikisto psikologo esperantisto |
Amanda Lind finis sian ministerian taskon en novembro 2021 lige kun la Verda Partio kiu forlasis la registaron post kiam la opozicio venkis en buĝeta referendumo.
Ĉe la balotoj de 2022, ŝi iĝis parlamentano por la Stokholma distrikto. Kiam la Sveda Parlamento (Riksdag) kunvenis, ŝi estis elektita prezidanto de la kultura komisiono.
Amanda Lind parolas Esperanton de multaj jaroj. Ŝi estis dumtempe membro de la sveda Esperanto-muzikgrupo "La Perdita Generacio[2]. Ŝi ankaŭ alparolis la kongresanojn de UK 2019[3].
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.