Alvise la 1-a Mocenigo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alvise MOCENIGO la 1-a (1507–1577) estis la 85-a doĝo de la Respubliko de Venecio, sukcedinto de Pietro Loredan inter la 11-a de majo 1570 ĝis la 4-a de junio 1577, kiam li estis sukcedita de Sebastiano Venier. Li estis klera homo kaj protektanto de la sciencoj, beletroj kaj artoj. Plurfoje li aktivis kiel diplomato kaj estis ambasadoro de Venecio apud Karlo la 5-a (1500-1558) kaj la pontificoj Paŭlo la 4-a kaj Pio la 4-a.
Alvise la 1-a Mocenigo | |||||
---|---|---|---|---|---|
85-a doĝo de Venecio | |||||
Regado | 1570 ĝis 1577 | ||||
Antaŭulo | Pietro Loredan | ||||
Sekvanto | Sebastiano Venier | ||||
Persona informo | |||||
Alvise I Mocenigo | |||||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1507 (1507-10-26) en Venecio | ||||
Morto | 4-an de junio 1577 (1577-06-04) (69-jaraĝa) en Venecio | ||||
Tombo | Sanktaj Johano kaj Paŭlo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | familio Mocenigo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato vd | ||||
Aktiva en | Venecio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum lia ascendo, la Otomana Imperio prepariĝis por milito kontraŭ Venecio. La konflikto okazis en la 17-a de septembro 1570, kaj Venecio perdis la fortresojn de Nikozio kaj Famagusta, en la insulo de Kipro. Malgraŭ la venko de la kristana koalicio en la Batalo de Lepanto, Venecio estis devigita subskribi malfavoran pacotraktadon kun la turkoj, en la 7-a de marto1573, kaj per tio ĝi agnoskis la perdon de Kipro. En julio 1574, Henriko la 3-a (1551-1589) vizitis Venecion, tiam kiam li elvenis de Pollando por enoficiĝi en la novan tronon.