regiono en Skotlando From Wikipedia, the free encyclopedia
La Altaj Landoj, Alta Lando de Skotlando aŭ Skota Altlando, angle Highlands, skotgaele: A’Ghaidhealtachd – estas la nomo de la okcidentaj regionoj de Skotlando. Malgraŭ ke ekzistas kelkaj montoj tiu regiono ne estas vera altaĵo. Vastaj partoj estas senarbaraj marĉoj. Nur parto de la regionego konsistigas la nunan administran regionon Highland (nomata singulare, do en Esperanto "Alta Lando").
Altaj Landoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Regiono | |||||
| |||||
Lando | Skotlando | ||||
Supermara alteco | 1 344 m [+] | ||||
- koordinatoj | 57° 7′ 12″ N, 4° 42′ 36″ U (mapo)57.12-4.71 | ||||
Plej alta punkto | Ben Nevis [+] | ||||
Altaj Landoj | |||||
Vikimedia Komunejo: Scottish Highlands [+] | |||||
La Altaj Landoj rimarkeble distingiĝas de la pli malaltaj Centraj Malaltlandoj (la limo nomiĝas Highland Boundary Fault), kiu iras de la sudokcidento-nordoriento de Ardmore ĉe la Firth of Clyde tra la suda Loch Lomond (Inchmurrin/Balmaha) kaj ĝis Stonehaven ĉe la Norda Maro.
La altlandoj estas dividitaj per la tektonika fosaĵo Great Glen (glen estas la gaela vorto por valo) en la nordokcidentaj altlandoj kaj la montaro Grampian. Laŭlonge de la Great Glen troviĝas diversaj lagoj, ekzemple Loch Ness. La plej alta monto de la britaj insuloj, la Ben Nevis (1345 m), troviĝas en la montaro Grampian.
La altaj landoj restis malpli influitaj de la angla kulturo ol la malaltaj landoj. La propra kulturo konserviĝis pli bone. La skotgaela lingvo ankoraŭ estas la ĉiutaga lingvo de vastaj partoj de la altlandoj. La klanoj kaj la produktado de viskio- iĝis la altlandoj mondfama.
La regiono estas grandparte sen arbara kaj neloĝata kiel sekvo de la deviga elmigrado Highland Clearances, nome la forpelado de la loĝantaro inter 1762 ĝis 1884.
En la Altaj Landoj disvolviĝas intrigo de la spiona filmo “39 ŝtupoj” de Alfred Hitchcock[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.