Alternativa dekstro
usona nativisma dekstra movado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alternativa dekstro (angle alt-right [alt rajt]) temas pri politika movado origine de Usono, kiu sin prezentas kiel alternativo al ties plimulta formo de konservativismo.[1][2] Laŭ Associated Press ĝi estas sensignifa krom por malklarigi la efektivajn vidpunktojn de siaj uzantoj kaj ŝajnigi ilin malpli ekstremaj.[3][4]
Alternativa dekstro | |||||
---|---|---|---|---|---|
politika ideologio socia movado | |||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
| |||||
Ĝi estis priskribita kiel movado unuiĝinta per subteno de la Respublikana prezidento Donald Trump,[5][6] malestimo por multkulturismo kaj kontraŭstarado de enmigrado.[2][7] Ĝi havas nenian oficialan ideologion, sed diversaj fontoj diris, ke ĝi estas asociita kun blanka naciismo,[1][2][8] kredo je blanka supereco,[5][9][10] antisemitismo,[1][2][11] kontraŭfeminismo,[1] dekstra popolismo,[8] nativismo,[12], la novreakcia movado,[9][13] kaj faŝismo.[14]
Oni priskribis ĝin kiel plejparte interretan movadon, kiu vaste uzas interretajn memeojn por antaŭenigi aŭ esprimi siajn kredojn, ofte per retejoj kiel 4chan.[9][11][15]