Alonso del Arco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alonso del Arco (Madrido, 1635 – samloke, 1704) estis pentristo de stilo de baroko hispana apartenanta al la madrida skolo de fino de la 17a jarcento. El inter la nombra grupo de pentristoj kiuj koincidis labore en Madrido dum la regado de Karlo la 2-a konsideritaj duarangaj, Alonso del Arco estas, sendube, unu el la plej signifaj kaj de personeco plej markata, kun abunda verkaro sed de neregula kvalito.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Alonso del Arco | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1635 (1635-01-01) en Madrido |
Morto | 19-an de aŭgusto 1704 (1704-08-19) (69-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Fermi
Surda denaske kaj disĉiplo de Antonio de Pereda, li estis konata en la epoko kiel «el sordillo de Pereda» (la surdeto de Pereda), ekverkis kopiante la komponojn de lia majstro el kiu li tuje distanciĝis, interesiĝante por la solvoj de la plej moderna barokismo.