La alismacoj [2] (latine Alismataceae ) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj ). Tiu familio apartenas al la ordo alismaloj (Alismatales ). Ĝi enhavas 120 speciojn[1] , [3] . La ordo nomiĝas laŭ sia tipa genro alismo [2] (latine Alisma ).
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion Alismacoj
Sagittaria sagittifolia
Biologia klasado
alismo Alisma L.
Mapo de Alismataceae distribuo. Mapo de Alismataceae distribuo.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Fermi
La alismacoj estas plurjaraj herbecaj akvoplantoj kun bazaj folioj kaj regulformaj trinombraj floroj . La floroformulo estas Ka 3 Ko 3 A 6 aŭ ∞ G 6 aŭ ∞ ovario supre staranta. Alismacoj estas insekte polenataj.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (2 maj. 2020) [1] , [3] , jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4] :
Angiospermae - angiospermoj
Alismatales R.Br. ex Bercht. & J.Presl - alismaloj
Alismataceae Vent. - alismacoj
Albidella Pichon - albidelo *
Alisma L. - alismo [2]
Astonia S.W.L. Jacobs - astonio
Baldellia Parl. - baldelio
Burnatia Micheli in A. DC. & C. de Candolle - burnatio
Butomopsis Kunth - butomopso
Caldesia Parl. - kaldezio
Damasonium - damasonio
Echinodorus Rich. - ekinodoro
Helanthium (Benth. & Hook. f.) Engelm. ex J.G. Sm. - helantio *
Hydrocleys Rich. - hidrokleido
Limnocharis Bonpl. - limnokarito
Limnophyton Miq. - limnofito
Luronium Raf. - luronio
Ranalisma Stapf - ranalismo
Sagittaria L. - sagitario [5]
Wiesneria Micheli - visnerio
* genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.