From Wikipedia, the free encyclopedia
Seyyed Ali Shariati (perse: شریعتی سید علی; naskiĝis en 1933 en Mazinan[1], antaŭurbo de Maŝhado; mortis la 19-an de junio 1977 en Anglio[2]) estis irana islama intelektulo kaj revoluciulo. Li havis grandan influon sur la irana islama junularo. Li iĝis unu el la ĉefaj inspirfontoj de la irana islama revolucio kaj tial estis nomita "la ideologo de la Irana Revolucio"[3].
Ali Ŝariati | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
علی شريعتی | ||
Naskiĝo | 23-an de novembro 1933 en Mazinan | |
Morto | 19-an de junio 1977 (43-jaraĝa) en Southampton | |
Mortis pro | Hommortigo vd | |
Mortis per | Murdoprovo vd | |
Tombo | Sayyidah Zaynab Mosque (en) vd | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | persa • araba • franca • angla vd | |
Ŝtataneco | Imperia Ŝtato Irano vd | |
Alma mater | Literatura fakultato de Parizo Ferdousia Universitato de Maŝhado vd | |
Partio | Movado por Liberigo de Irano vd | |
Familio | ||
Patro | Mohammad-Taqi Shariati (en) vd | |
Edz(in)o | Pouran Shariat-Razavi (en) vd | |
Infanoj | 4 | |
Profesio | ||
Okupo | sociologo politika aktivisto poeto eseisto tradukisto vd | |
Laborkampo | Islamismo, Ŝijaismo, perslingva literaturo, socialismo kaj sufiismo vd | |
Aktiva dum | 1952– vd | |
Doktoreca konsilisto | Gilbert Lazard vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis en Mazinan, ĉirkaŭurbo ĉe Maŝado. Lia patro estis progresema naciismema predikanto. Li sekvis kurson de lernejo por instruistoj, dum kiu li malkovris la suferplenan vivon de la plej mizeraj sociaj tavoloj de tiama Irano. Ankaŭ la okcidentan penson kaj kulturon li ekkonis en tiuj jaroj.
Ali Ŝariati poste sukcesis akiri stipendion por studi en Francio ĉe la Universitato Sorbono en Parizo, kie li doktoriĝis pri Iranaj Studoj en 1964. Li estis arestita en Parizo dum manifestacio omaĝe al Patrice Lumumba la 17-an de januaro 1961. Reveninte en sia lando li fariĝis docento, kaj rapide gajnis fortan popularecon inter la studentoj. Sed tiu populareco kaj liaj ideoj malserenigis la tiaman reĝimon de la Ŝaho kaj li suferis persekutojn. Finfine en la jaro 1977 li forfuĝis al Anglio, sed 3 semajnojn poste li estis mortigita, konjekteble fare de komisiistoj de la Shah-a sekreta polico (SAVAK).
Laŭ li Imamo devas gvidi homojn ne laŭ sia deziro kiel diktatoro sed al islama ideologio kaj aŭtentaj valoroj[4].
Jean-Paul Sartre diris pri Ŝariati: "Al mi mankas religio, sed se mi elektintus unu, ĝi estus la religio de Ŝariati ".
Malgraŭ la frua morto de Ŝariati, li estis la verkinto de pli ol cent libroj[5], kaj la nombro da liaj publikaĵoj iras ĝis proksimume 200 se ĝi inkludas artikolojn kaj prelegseriojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.