Algoflorado estas la rapida, amasa reproduktiĝo de algoj aŭ cianobakterioj en akvo. Pro la algoflorado, la akvosurfaco verdiĝas, kelkfoje bluiĝas aŭ ruĝiĝas, la akvo iĝas perturba kaj „nuba“. Kaŭzo estas la tromultiĝo de nutromaterialoj (ekz. trosterkado kun fosfato).
La surfaca plimultiĝo de la cianobakterioj (Microcystis sp., Oscillatoria sp., Anabaena sp. ktp.) povas okazi pro ilia pasiva flosemo, sed multaj algoj (Karenia brevis, Euglena sp., Oocystis sp. ktp.) aktive pelas sin al la akvosurfaco. La eŭgleno Euglena sanguinea povas tiel ruĝigi la surfacon, dum Oscillatoria rubescens kolorigas ĝin sango- ĝis framboruĝa, kaj iu specio de Microcystis faras ĝin ĉielblua.
Algofloradoj en nesala akvo rezultas el tromultiĝo de nutromaterialoj, pleje de iuj fosfatoj.[1][2] La nutromaterialo povas fonti el sterkaĵoj uzitaj sur tero por agrikulturaj aŭ amuziĝaj celoj, aŭ el dompurigaj produktoj enhavantaj fosforon.[3]
Algofloradoj en maro komenciĝas printempe, kiam la oksigena enteno kaj nutromaterialoj multiĝas en la akvo, kaj ili kulminas somere. Kiam ilin subtenas nutroriĉaj marfluoj kaj suprenfluoj, ili povas vastiĝi sur grandaj areoj. Gravaj algofloradoj okazas en la Sargasa Maro, Balta Maro, Meksika Golfo, kaj apud la marbordo de Sud-Afriko.
Kvankam malgrandaj algofloradoj kutime estas utilaj al samekosistemaj organismoj, por kiuj ili provizas nutraĵon,[4] la plej grandaj estas malutilaj, damaĝante aliajn organismojn per diversaj efikoj kaj kaŭzante amasajn mortadojn de akvobestoj. Ili kaŭzas, ke la lumo apenaŭ trapenetras la surfacon kaj la fotosintezo ĉesas en la pli profundaj zonoj. La multiĝantaj kaj la disfalantaj, sinkantaj algoj forkonsumas la solvitan oksigenon en la akvo. Ili foje mekanike difektas aliajn organismojn, ekzemple per damaĝo al la epitelia histo de la brankoj de fiŝoj, kio malhelpas ilian spiradon. La cianobakterioj kaj la algoj produktas ofte toksajn materialojn, kiuj estas damaĝaj por aliaj organismoj, eĉ por naĝantaj homoj (ekz. mikrocistinon).
En iuj lingvoj damaĝa mara algoflorado estas nomata "ruĝa tajdo" (ekz. red tide en la angla), kvankam ili ofte ne estas ruĝaj kaj neniel rilatas al tajdoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.