From Wikipedia, the free encyclopedia
Alexandru BERNARDAZZI (ruse Александр Осипович Бернардацци; naskiĝinta la 2-an de julio 1831 en Pjatigorsk, mortinta la 14-an de aŭgusto 1907 en Fastiv) estis rusia-svisa arĥitekto kiu kreis multajn aferojn ekz. por Kiŝinevo, Odeso kaj Bendero.
Alexandru Bernardazzi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1831 en Pjatigorsk |
Morto | 14-an de aŭgusto 1907 (76-jaraĝa) en Fastiv |
Tombo | Kiŝinevo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | école de construction de Saint-Pétersbourg (fr) (–1850) |
Familio | |
Patro | Giuseppe Bernardazzi (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Chișinău City Hall |
Alexandru Bernardazzi estis la filo de la svisa familio de arkitektoj kaj artistoj kies originloko estis Pambio proksime de Lugano. Lia gepatroj estis Giuseppe Marco Bernardazzi kaj Wilhelmine Dorothea Conrady. Lia unua geedziĝo kun Cristina Frantsevna Rennskaja (1843-1878) alportis al li tri infanojn, inkluzive de la posta arkitekto Alexander Joseph Bernardazzi. Lia edzino mortis en Kiŝinevo. De lia dua edzino Julie Perervna Bulazel naskitis la filo Evgenij Bernardazzi, kiu poste ankaŭ eklaboris kiel arkitekto.
Post kompletigado de liaj arkitekturaj studoj en Sankt-Peterburgo en 1850, lia laboro alportis lin al la rusia governorato de Besarabio. Tie li dediĉis sin al pluraj grandskalaj konstruaĵoj en la tiama urbeto de Kiŝinevo, inkluzive de la Preĝejo Sankta Pantelemon kaj de la Katedralo Sankta Teodora de la Sihla. Li tiel formis la urban silueton ĝis hodiaŭ.
Post 1878 li ŝanĝis sian profesian fokuson al Odeso, kie vere estiĝis multaj liaj verkoj. De li venis i. a. la dezajnoj por la Domo de la invalidoj (1886/87), la Nova borso (1894/99), Petrokokino-komercdomo (1895/96), Hotelo Bristol (1898/99) kaj la Medicina kliniko (1901/04). La renovigoj de la ĉefstacidomo kaj la opero ankaŭ okazis sub lia direkto. La lastajn jarojn li laboris ĉe la universitato de Novorossijsk. Ankaŭ en Eŭpatorio admireblas verkoj de li.
En lia honoro starigitis monumento por li en Kiŝinevo. Tie li ankaŭ estis entombigita laŭ testamenta volo, apud la patrino.
En Kiŝinevo realiĝis ĉ. 30 aferoj de Bernardazzi inter kiuj jenas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.