angla poeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Alexander POPE aŭ esperante Aleksandro POPO (naskiĝis la 21-an de majo 1688, mortis la 30-an de majo 1744) estis brita verkisto kaj tradukisto de novklasikismo.
Alexander Pope | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Alexander Pope | ||
Naskiĝo | 21-an de majo 1688 en City | |
Morto | 30-an de majo 1744 (56-jaraĝa) en Twickenham | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Prostata kancero vd | |
Tombo | Londono vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | angla • latina • greka vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio (1707–1744) Reĝlando Anglio (1688–1707) vd | |
Alma mater | Twyford School (en) vd | |
Partio | Tories (en) vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patrino | Edith Pope (en) vd | |
Edz(in)o | – | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto filozofo tradukisto literaturhistoriisto satiristo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La Rabo de la Buklo ❦ Messiah ❦ Eloisa to Abelard ❦ An Essay on Criticism vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis unu el la unuaj profesiaj verkistoj de verkoj kiuj ne estis dramoj. La eldono de liaj kolektitaj verkoj, en 1717, faris lin la ĉefa reprezentanto de la letera verkado. Lia plej citata verko estas la filozofa poemo Essay on Man, sed liaj majstroverkoj estas vers-satiroj. Li konatiĝis ankaŭ per sagacaj-satirikaj kaj amare-agresaj disputoj kun aliaj verkistoj.
La patro de Pope estis tolkomercisto de Londono, kaj li kaj lia familio estis romkatolikoj. En 1700 la familio translokiĝis al vilaĝo en Berkshire, pro leĝo kiu devigis romkatolikojn loĝi pli ol dek mejloj for de Londono kaj Westminster. Kiam li havis 12 jarojn Pope eksuferis pro sepco de tunerkulozo kaj iĝi ĝibulo. Li neniam edziĝis sed havis multajn amikinojn, kun kiu li sprite korespondis.
En 1709 aperis lia unua poemaro, kiu enhavis pastoralajn poemojn, kaj tuj famis.
De 1715 al 1720 li tradukis la Iliadon de Homero. Per tiu laŭdegata traduko li gajnis pli ol mil pundojn. Poste li pliriĉiĝis per traduko de la Odiseo, por kiu li dungis helpantojn.
Ankaŭ popularis liaj satiroj kaj aliaj poemoj.
Kun la profitoj de lia traduko de la Iliado, li konstruigis domon kaj belan ĝardenon en Twickenham (nun suburbo de Londono). En tiu urbo li entombiĝis.
Plejparte, influate de John Dryden, Pope uzis la riman jamban pentametron. Liaj ĉefaj verkoj estas:
Eseo pri la kritikado, Angla Antologio, p.160 - 162, vol. 1
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.