![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5c/%25D0%2590%25D0%25BB%25D0%25B5%25D0%25BA%25D1%2581%25D0%25B0%25D0%25BD%25D0%25B4%25D1%2580_%25D0%2590%25D0%25BB%25D0%25B5%25D0%25BA%25D1%2581%25D0%25B0%25D0%25BD%25D0%25B4%25D1%2580%25D0%25BE%25D0%25B2%25D0%25B8%25D1%2587_%25D0%259C%25D0%25B8%25D0%25BA%25D1%2583%25D0%25BB%25D0%25B8%25D0%25BD.jpg/640px-%25D0%2590%25D0%25BB%25D0%25B5%25D0%25BA%25D1%2581%25D0%25B0%25D0%25BD%25D0%25B4%25D1%2580_%25D0%2590%25D0%25BB%25D0%25B5%25D0%25BA%25D1%2581%25D0%25B0%25D0%25BD%25D0%25B4%25D1%2580%25D0%25BE%25D0%25B2%25D0%25B8%25D1%2587_%25D0%259C%25D0%25B8%25D0%25BA%25D1%2583%25D0%25BB%25D0%25B8%25D0%25BD.jpg&w=640&q=50)
Aleksandr Mikulin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandr Aleksandroviĉ MIKULIN (n. 14-an de februaro 1895 en Vladimir; m. 13-an de majo 1985 en Moskvo; ruse Александр Александрович Микулин) estis fama rusia kaj soveta motorkonstrukciisto.
Aleksandr Mikulin | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de februaro 1895 (1895-02-02) en Vladimir | ||||
Morto | 13-an de majo 1985 (1985-05-13) (90-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Tombo | Novodeviĉje tombejo ![]() | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio ![]() | ||||
Alma mater | Moskva Ŝtata Teknika Universitato Nacia Teknika Universitato de Ukrainio «Kieva Politeknika Instituto Igor Sikorskij» ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | flight engineer (en) ![]() inĝeniero ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mikulin komencis sian laboron en 1915 en NAMI (Scienca Instituto por Aŭtomotoroj) sub gvido de Boris Steĉkin. Tie oni kreis en 1916 la unuan rusan aviadilan motoron AMBS-1 kun 300 ĈP ĉe 1800 U/min.
Poste Mikulin perfektigis en 1925–1928 sur bazo de aviadiloj de Hugo Junkers AM-13, V-12-an motoron kun 880 ĈP ĉe 2150 min−1. Per tiuj spertoj Mikulin partoprenis en Centra Instituto pri Aviomotoroj (ZIAM) je konstruado kaj evoluigo de la unua rusa aviomotoro kun akvomalvarmigo (Mikulin AM-34), kiu havis la povumon kun kompresoro ĝis 920 kW. La motoro estis uzata ĉe distanc-fluga Tupolev ANT-25. Lia plej konata konstruaĵo estas Mikulin AM-38 kun 1300 kW, uzita en Iluŝin Il-2.
Post la dua mondmilito, Mikulin okupiĝis pri projektado de gasturbinoj por la aviado. En la 1950-aj jaroj, Mikulin kaj Sergej Tumanski evoluigis la plej fortan por tiu tempo reagmotoron de la mondo, Mikulin AM-3M kun 9500 kg ŝovforto, kiu estis serie produktita ekde 1952 kaj uzata en la unua pasaĝera reagaviadilo de Sovetunio, Tupolev Tu-104.