From Wikipedia, the free encyclopedia
Alcolea estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Alpujarra Almeria. La areo de la municipo estas 66 km2 kie loĝas 957 geloĝantoj, do loĝdenso estas 14,5 loĝ./km2. Alcolea situas je 68 km de la provinca ĉefurbo Almería.
Alcolea | |||
---|---|---|---|
Alcolea (Almería, Andaluzio) | |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Almería | ||
Municipo | Alcolea | ||
Poŝtkodo | 04480 • 04768 | ||
Retpaĝaro | Alcolea.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Alcolea | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 957 [1] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 36°58′N 2°57′U (mapo) | ||
Alto | 736 m | ||
Areo | 66 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alcolea, Almería [+] | |||
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 957 geloĝantoj de la municipo Alcolea estas 455 inoj kaj 502 viroj. En la 66-kvadratkilometra teritorio estas 3 setlejoj, kie loĝas 935 geloĝantoj, kaj aliaj 22 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 5, 1 ino kaj 4 viroj, kaj mortis 10, 7 inoj kaj 3 viroj. Tiel la natura kresko estis -5 (-0,5%). La laborkapabla loĝantaro estis 421 homoj (44,0%).
La deveno de la nuna setlejo (kaj la nomo) estas de araboj, kvankam oni trovis restaĵojn de la epoko de la Romia Imperio.
Aktuale la ekonomia aktiveco de la municipo estas bazata ĉefe sur la kultivo de olivarboj kaj migdalarboj kaj sur la produktado de olivoleo.
Nordokcidente: Nevada
(Granado) |
Norde: Bayárcal kaj Paterna del Río | Nordoriente: Paterna del Río kaj Laujar de Andarax |
Okcidente: Murtas kaj Ugíjar (Granado) | Oriente: Laujar de Andarax | |
Sudokcidente Turón
(Granada) |
Sude: Berja | Sudoriente: Berja |
Alcolea está situada en la okcidenta parto de la Provinco Almerio, ene de la Almeria Alpujarra, nome la Supra Alpujarra. Ĝia municipa teritorio havas areon de 67 km² kaj limas norde kun la municipoj Nevada en la Provinco Granado, Bayárcal kaj Paterna del Río; oriente kun Laujar de Andarax; sude kun Berja kaj Turón en la Provinco Granado; okcidente kun Ugíjar kaj Murtas ambaŭ en la Provinco Granado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.