Albuquerque (usona prononco: elbukerki, hispana prononco: albukerke, esperante: Albukerko) estas metropolo, kaj la plej granda urbo en Nov-Meksiko en Usono. La urbo havas 545 852 loĝantojn (laŭ la censo de 2010), respektive 557 169 laŭ takso de 2014; en la aglomeraĵo oni taksas 750 000 loĝantojn. La urbo situas en la konteo Bernalillo, centre de la subŝtato. La loknomo signifas: blanka kverko.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Albuquerque (apartigilo)
Panorama vido de la urbo je septembro 2008
Panorama vido de la urbo je septembro 2008

Rapidaj faktoj urbo, Administrado ...
Albuquerque
urbo
Fotomontaĵo
urbo de Usono
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Lando Usono
Ŝtato Nov-Meksiko
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 557 169  (takso de 2014)
Loĝdenso 1 147 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 7′ N, 106° 37′ U (mapo)35.116666666667-106.61666666667 [+]
Alto 1 619 m [+]
Areo 492,012999 km² (49201.2999 ha) [+]
Horzono UTC-7 h
(-6 h de aprilo ĝis oktobro)
Albuquerque (Nov-Meksiko)
Albuquerque (Nov-Meksiko)
DEC
Situo de Albuquerque en Usono
Albuquerque (Usono)
Albuquerque (Usono)
DEC
Situo de Albuquerque

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albuquerque [+]
vdr
Fermi

Historio

La urbo estis fondita en 1706 de hispanaj koloniigantoj, ĉe Camino Real, kaj ankoraŭ konservas iom de la historia kultura hispana heredaĵo. En la jaroj 2005/6 oni celebris la tricent-jariĝon de la urbo.

En Albuquerque troviĝas la Universitato de Nov-Meksiko kun la botanika ĝardeno de la Ŝtata Universitato de Nov-Meksiko, la Naciaj Laboratorioj de Sandia kaj la Aviada Bazo Kirtland. En la okcidenta parto de Albuquerque situas montaro Sandia kaj rivero Grande, kiu iras nord-sude.

La klimato kutime estas seka kaj suna, kun malpli ol 300 mm de mezuma jara precipitaĵo.

En ĉiu oktobro oni festas la internacian festivalon de balonoj, la monde plej grandan kuniĝon de balonoj.

Thumb

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj estas

Referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.