Albigna-Glaĉero (romanĉe: Vadrec da l'Albigna; itale Ghiacciaio d'Albigna; germane Albignagletscher) estas valglaĉero en la Valo Bregaglia en Kantono Grizono, Svislando. La glaĉero havas mezan larĝecon de inter 700 ĝis 800 m kaj kovras kun flankaj glaĉeroj areon de proksimume 3,5 km².
Albigna-Glaĉero | ||
---|---|---|
Albigna-Glaĉero | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 769946 / 130288 (mapo)46.30259.6447222222222 | |
| ||
Estiĝloko | Inter Sciora Dadent kaj Cima della Bondasca | |
Longeco | 3,5 km | |
Larĝeco | 0,75 km | |
Areo | 3,5 km² | |
Glacikvanto | 0,5 km³ | |
Elfluanto(j) | Albigna → Majro → Pado | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Priskribo
Albigna-Glaĉero estiĝas en zirkvalo je alteco de 2800 m super la marnivelo inter la montoj Sciora Dadent (3275 super marnivelo) kaj Cima della Bondasca (3289 m super marnivelo), sur la landlimo inter Svislando kaj Italio. La glaĉero fluas kun relative malforta deklivo de 15 % norden inter la montoj Sciora Dafora (3169 m s.m.) okcidente kaj Cima di Castello (3379 m s.m.) oriente. La glaĉerlango situas nuntempe ĉe la malantaŭa fino de la Lago de Albigna je alteco de 2160 m super la marnivelo. La elfluo de la baraĵlago estas la rivero Albigna, kiu alfluas en Vicosoprano la riveron Majro (itale: Mera en Italio kaj Maira en Svislando.
Historio
Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento kaj ankoraŭ ĝis preskaŭ 1970 la glaĉerkampoj ĉe la okcidenta deklivo de la monto Cima di Castello tra la rokdeklivoj ankoraŭ atingis Albigna-Glaĉeron en la valo. Hodiaŭ la glaĉerlango de tiuj glaĉerkampoj retiriĝis al alteco de preskaŭ 2'600 m super marnivelo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.