La komunumaro Bregaglia (en la germana lingvo Kreis Bergell kaj en la itala lingvo Circolo di Bregaglia)) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Malojo. Ĝi havis 1613 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas ĝia ununura komunumo Bregaglia, respektive ties ĉefvilaĝo Vicosoprano.
Komunumaro Bregaglia | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Ĉefloko | Bregaglia (Vicosoprano) |
Koordinatoj | 46° 20′ N 9° 35′ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1613 (2009-12-31) |
Areo | 251,45 km² |
Loĝantardenseco | 6 loĝantoj/km² |
Geografio
La komunumaro Bregaglia konsistas el la supra, svisa parto de la Valo de Bregaglia, tra kiu fluas la rivero Mera, alfluanto de la Lago de Como, kaj la fontregiono de la rivero Eno. La akvodislimon inter la du valoj formas la Malojopasejo. Kune kun la komunumaro Supra Engadino la komunumaro Bregaglia formas la distrikton Malojo.
Lingvoj
La ĉefa lingvo en la komunumaro Bregaglia estas la itala, kiun parolas proksimume 80% de la loĝantaro. Estas germanlingva malplimulto de proksimume 13% kaj proksimume 4% da romanĉlingvanoj.
Komunumoj de la komunumaro Bregaglia
La komunumaro Bregaglia konsistas (stato en 2011) ekde la 1-a de januaro nur ankoraŭ el unu sola komunumo, nome Bregaglia:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bregaglia | 1613 | 251.45 | 3792 | |
Totale | 1 | 1613 | 251,45 | - |
Historio
Dum mezepoko Bregaglia formis apartan Supran Tribunalon. Kadre de la administracia reformo de 1851, Bregaglia fariĝis komunumaro de la distrikto Malojo.[1] Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam kvin komunumoj de la komunumaro, nome Bondo, Castasegna, Soglio, Stampa kaj Vicosoprano kuniĝis al la nova komunumo Bregaglia, kiu teritorie kongruas kun la tuta komunumaro.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.