aŭstra juristo kaj verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Albert DRACH (naskiĝinta en la 17-a de februaro 1902 en Vieno, mortinta en la 28-a de marto 1995 en Mödling ) estis aŭstra verkisto.
Albert Drach | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de decembro 1902 en Vieno | ||||
Morto | 27-an de marto 1995 (92-jaraĝa) en Mödling | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto prozisto dramaturgo advokato juristo poeto-juristo romanisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Drach naskiĝis kiel filo de gimnaziinstruisto kiu ŝanĝis poste la profesion kaj iĝis estrarano de la aŭstra banko Länderbank. Drach frekventis la Akademian Gimnazion en Vieno kaj publikigis en 1919 sian unuan poemvolumon sub la titolo Kinder der Träume. Poste li studis jursciencojn en Vieno kaj doktoriĝis en 1929. Jam en 1926 li nomumiĝis fare de Hans Henny Jahnn por la Kleist-premio. Sed Drach neniam ricevis la premimonon ĉar lia verko Satansspiel vom göttlichen Marquis estis publika skandalo kaj kaŭzis naŭzon ĉe la tiutempuloj. La detaloj koncerne la proponon de Jahnn kiel ankaŭ la malaprobon de la verko eĉ nuntempe ankoraŭ ne klaras.
En 1934-38 Drach estis advokato en Mödling (Distrikto Mödling). Multaj referencoj kaŝaj al tiu ĉi deĵoro troviĝas en la verko Z.Z. das ist die Zwischenzeit. En 1935 li skribis la kontraŭhitleraĵon Das Kasperlspiel vom Meister Siebentot.
En la 26-a de oktobro Drach fuĝis tra Jugoslavio en Franclandon. Post la enmarŝo de Wehrmacht en Francio li same kiel multaj aliaj estis arestita. Li sukcesis fuĝi en la sudon de la lando kaj kaŝas sin en Nico. Tamen li ofte estis internigita, sed li povas eskapi plurfoje al deportacio en Nazian Germanion. El la koncentrejo Drancy ofte kunmetiĝis transportoj al la ekstermintendaroj germanaj; Drach supreniris en montaran vilaĝon kie li restis anonima ĝis la fino de la Dua mondmilito. Antaŭ ol reveni Aŭstrion Drach deĵoris en Nico kiel interpretisto por la usonaj trupoj. Multaj liaj manuskriptoj perdiĝis dum la ekzilaj jaroj. Parton de ili li poste kun granda peno el la memoro reskribis. Li denove perlaboris sian vivon kiel advokato; sian domon li ricevis nur post longa procedo. En 1954 li edzinigis la kantistinon Gerty Rauch.
Lia romano Das große Protokoll gegen Zwetschkenbaum eldoniĝis en 1964 ĉe la eldonejo Langen-Müller. Ĝi tuj furoris. En 1984 Drach malfermis sian advokatburoon. En 1988 li ricevis la Premion Georg Büchner. Liaj postlasitaĵoj troviĝas en la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.