Albanerpetontedoj, aŭ laŭ la latina scienca nomo, Albanerpetontidae estas formortinta familio de supraĵe salamandrecaj lisamfibioj. Albanerpetontedoj inkludas kvar genrojn – nome Albanerpeton, Anoualerpeton, Celtedens, kaj Wesserpeton – kaj inter 10 kaj 20 konataj specioj, vivintaj antaŭ ĉirkaŭ 160 milionoj da jaroj el periodo Batonia de la meza Ĵurasio al la fino de la Plioceno, antaŭ ĉirkaŭ 2.5 milionoj da jaroj.[1] Albanerpetontedoj estis dumlonge konsiderataj salamandroj pro sia malgrando kaj ĝeneralaj korpoplanoj.[2] Tamen, tiuj trajtoj nun estas konsiderataj praaj por lisamfibioj kaj ne indikaj de proksimaj rilatoj inter ambaŭ grupoj. Unu el la trajtoj kiuj faras ilin diferencaj el salamandroj estas ke ties haŭto estis kovrita per ostecaj skvamoj.[3] Albanerpetontedoj estas nuntempe agnoskitaj kiel distinga klado de lisamfibioj separata el la tri vivantaj ordoj de amfibioj – nome Anura (ranoj), Caudata (salamandroj), kaj Gymnophiona (senkruruloj). Oni pensas ke ili estas pli proksime rilataj al ranoj kaj al salamandroj ol al senkruruloj.[4]

Thumb
Supozita rekonstruaĵo de Albanerpeton

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.