From Wikipedia, the free encyclopedia
Albano Carrisi (konata ankaŭ kiel Al Bano aŭ Al Bano Carrisi, n. 20-an de majo 1943 en Cellino San Marco en la regiono Apulio de Italio), estas itala kantisto kaj aktoro.
Al Bano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Albano Antonio Carrisi |
Aliaj nomoj | Al Bano |
Naskiĝo | 20-an de majo 1943 (81-jaraĝa) en Cellino San Marco |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio Albanio |
Familio | |
Patrino | Jolanda Ottino |
Edz(in)o | Romina Power (1970–2012) |
Infanoj | Ylenia Carrisi (en) , Yari Carrisi (en) , Cristèl Carrisi, Romina Carrisi (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro scenaristo kantisto komponisto vinkultivisto kantaŭtoro diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.albanocarrisi.eu |
Li komencis sian karieron en la dua duono de la 1960-aj jaroj ĉeflanke de Adriano Celentano. En 1967 li kreis duopon kun itala kantistino Romina Power, kun kiu li en la jaro 1970 edziĝis. La duopo estis sukcesa en Italio en la jaro 1975, la sekvantaj albumoj eldonataj en la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj estis sukcesaj en la tuta Eŭropo. Venis el ili tiaj furorkantoj kiel Felicità, Sempre, sempre, aŭ Prima notte d'amore. La duopo eldonis la lastan albumon en la jaro 1996 kaj tri jaroj post tio Al Bano kaj Romina Power anoncis disiron (ili divorcis en 1999).
Post la disiro Al Bano komencis soloan karieron. En 2007 li okupis duan postenon en Festivalo Sanremo danke al kanto Nel Perdono venanta el albumo Cercami nel Cuore Della Gente.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.