From Wikipedia, the free encyclopedia
Al Ĝabal Al Aĥdar (arabe الجبل الأخضر) aŭ Esperantigite Verda Monto estas arbara, fekunda altaĵo en nordorienta Libio. Ĝi situas en la distriktoj de Darna, Al Ĝabal Al Aĥdar, kaj Al Marĝ.
Al Ĝabal Al Aĥdar | ||
---|---|---|
Altaĵo | ||
montara sistemo [+] | ||
Lando | Libio | |
Supermara alteco | 600 m [+] | |
Koordinatoj | 32° 35′ 52″ N, 21° 28′ 22″ O (mapo)32.59773333333321.472777777778 | |
Al Ĝabal Al Aĥdar | ||
Vikimedia Komunejo: Jebel Akhdar [+] | ||
Verda Monto konsistas el montara altebenaĵo leviĝante ĝis altitudo de 500 m, tranĉita de pluraj valoj kaj uedoj. Ĝi troviĝas nordoriente de Bengazi kaj sude de Darna kaj Mediteranea Maro. La regiono estas unu el la malmultaj arbararizitaj areoj de Libio, en unu el la malplej arbarizitaj regionoj de la mondo. Ĝi estas la plej humida parto de Libio, ricevante jare ĉirkaŭ 600 mm da pluvo. La alta precipitaĵo favoras la arabarojn de la areo, kaj ebligas riĉajn kulturojn de fruktoj, terpomoj, kaj grenoj, ion maloftan en arida lando.
La urbo de Al Bajda estas la ĉefurbo de distrikto Al Jabal Al Aĥdar kaj unu el la plej grandaj urboj de la regiono.
La antikva greka kolonio de Cyrene situis en abunda valo sur Verda Monto. La ruinoj postrestas.
La libia gvidanto Omar Muĥtar uzis tiun forte arbaran montaran regionon por rezisti la italan okupadon de Libio kiel itala kolonio dum pli ol dudek jaroj, kie li organizis kaj projektis strategiojn por la libia kontraŭstaro kontraŭ itala okupado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.