Al-Mahalla al-Kubra
From Wikipedia, the free encyclopedia
Al-Mahalla al-Kubra (egipta araba El Mahalla El Kobra (arabe المحلة الكبرى, DMG al-Maḥalla al-Kubrā; kopte ϯϣ ⲁⲓⲣⲓ), estas egipta grandurbo sur la orienta brako de Nilo en Provinco Garbija.
Al-Mahalla al-Kubra | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 592 573 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 58′ N, 31° 10′ O (mapo)30.96666666666731.166666666667 [+] | ||
Alto | 17 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 592 573 loĝantoj, ĝi estas unu el la plej grandaj grandurboj en la Nilo-delto kaj la lando. Krom agrikulturo, la teksilindustrio estas la plej grava ekonomia sektoro. Al-Mahalla al-Kubra estas hejmo de la Ghazl El-Mehalla futbala klubo, kiu venkis en la egipta ĉampioneco en 1973.
La plej granda fabriko en Egiptio, la " Misr Spinning and Weaving Mill ", situas en al-Mahalla al-Kubra. La fabrikaj strikoj en aprilo 2008 estigis la solidarecan junularan movadon de la 6-a de aprilo, kiu fariĝis grava elemento de la posta revolucio en Egiptio en 2011 [1][2] [3][4].
Sudokcidente de Al-Mahalla al-Kubra ekzistas dissenda turo por dissendado de FM-radio kaj televidprogramoj, je 323 metroj la plej alta homfarita strukturo en Egiptio.