Akvobaraĵoj de Subiako
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Akvobaraĵoj de Subiako estis grupo de tri romiaj gravitaj akvobaraĵoj ĉe Subiaco, Latio, Italio, desegnitaj kiel plezuraj lagoj por imperiestro Nerono (54–68 p.K.). La plej granda estis la plej alta akvobaraĵo en la Romia Imperio,[1] kaj eĉ en la mondo ĝis sia akcidenta detruo en 1305.[2]
La loko de tiu akvobaraĵo kuŝas ĉirkaŭ 75 km oriente de Romo. Tiu simpla gravita akvobaraĵo estis konstruita el mortero kaj staris ĉirkaŭ 410 m super marnivelo.