From Wikipedia, the free encyclopedia
Akvoartaĵoj estas artaj instalaĵoj kun ŝanĝeblaj fontanoj, gargojloj, artefaritaj akvofaloj aŭ akvofaletoj, diversaj akv-aŭtomatoj kaj similaj instalaĵoj. Ili estas diversspecaj kaj multe pli ol simpla fontano aŭ puto.
La akvartaĵoj ekiĝas en Italujo dum la renesanca tempo. Famaj akvartaĵoj ekzistis en la regionoj ĉirkaŭ Romo kaj Florenco kaj en Latio kaj Veneto. Ekzemploj estas la vilao en Tivoli, (Villa d’Este), la Villa Aldobrandini aŭ la Pratolino. Akvartaĵoj ekestis en Germanlingvio, Francujo kaj Hispanujo en malfrua renesanco kaj baroko. Konserviĝas nur malmultaj instalaĵoj, ekzemple la baroka instalaĵo je Bergpark Wilhelmshöhe apud Kastelo Wilhelmshöhe.
La manierismaj akvartaĵoj Hellbrunn inkludas la lirladon de fluanta rojo por ricevi meditivan senton. La akvartaĵoj ekestas per akvopovo multspecajn birdajn voĉojn. La akvo ekigas sonojn de orgenaj fajfiloj kun melodioj. La akvopovo dancigas pilkojn kaj kronojn kaj movigas figurojn en ornamaj stavoj kaj en grotoj, kiuj ofte rakontas epizodojn de antikvaj mitologioj („akvoaŭtomatoj“). La per akvo movigata mekanika teatro de la akvartaĵoj en Heilbrunn havas 200 figurojn. La grimaca vizaĝo (nomata „Germaul“) ruligas la okulojn kaj montras la langon.
La elemento akvo aperas kiel fonto, kaskadoj, akvovando, fontanoj kaj lirlanta rojo. Fontanoj ofte havas diversajn altojn kaj povas ŝanĝi la altojn laŭ diversaj ritmoj. Ili estas movigataj per “inteligente” subtera tubaro kaj povas uzi la naturajn deklivojn aŭ havas pumpilojn.
Dum la lastaj jaroj oni konstruis diversaj simplajn akvartaĵojn en diversaj parkoj. Relative ofte la fontanoj „dancas“ laŭ la ritmo de melodioj („dancantaj fontanoj“). Ekzemplo estas instalaĵo en la orientslovaka urbo Košice.
Famaj modernaj akvartaĵoj ekzistas en Las Vegas kaj en Dubajo. En Eŭropo famas la Magia Fonto en Barcelono.
Japana Ŝiŝi odoŝi estas akvartaĵoj, kiuj estis uzataj por forpeli birdojn kaj sovaĝajn bestojn el la kampoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.