![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/41/NiCd_various.jpg/640px-NiCd_various.jpg&w=640&q=50)
Akumulatoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Akumulatoro aŭ elektrujo[1] estas tia galvana pilo, en kiu la transformiĝintaj materialoj – foruzita dum produkto de elektra kurento – povas regeneriĝi per kontraŭdirekta kurento (ŝargado). Ĉar ĝi akumulas energion, oni nomas ĝin ankaŭ akumulilo. La akumulatoro rezervas la dum ŝargo alkondukitan elektran energion en formo de kemia energio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/41/NiCd_various.jpg/640px-NiCd_various.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ee/Photo-CarBattery.jpg/640px-Photo-CarBattery.jpg)
La akumulatoro konsistas el elektrolita solvaĵo kaj du elektrodoj. La elektrolito estas ensorbita en la t. n. seka akumulatoro (baterio) en truhavan materialon aŭ aperas en formo de gelateneca elektrolito.