![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e7/Aya-preparation.jpg/640px-Aya-preparation.jpg&w=640&q=50)
Ajaŭasko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ajaŭasko (hispane ayahuasca [ajaŭaska], vorto eble veninta el la ajmara aŭ keĉua lingvo) estas rita trinkaĵo farita per kuirado de du amazoniaj plantoj: la liano kaapio (Banisteriopsis caapi), kaj folioj de la arbedo ĉakrono (Psychotria viridis). Oni nomas ĝin ankaŭ yagé, caapi, nixi honi xuma, oasca, daime, kahi, natema, pindé, dápa, mihi, "vegetaĵo", "la vino de animo", "malgranda morto" k.c.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e7/Aya-preparation.jpg/320px-Aya-preparation.jpg)
Multaj indiĝenaj popoloj en Peruo, Ekvadoro kaj Brazilo – almenaŭ 96 el 120 konataj – estas uzintaj ĝin.[1] En Brazilo, kelkaj kultoj (Santo Daime, União do Vegetal (UDV), Barquinha, kaj Natureza Divina) uzas ĝin en siaj religiaj ceremonioj.