Agavo (komprenata ĉi tie ĉiujn agavojn, speciojn de familio agavacoj (Agavaceae)) estas iu ajn specio de agavacoj.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planta speco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Agavo (mitologio).
Thumb
verŝajne Agave americana

La agavacoj (Agavaceae) estas familio el ordo lilialoj (Liliales). La familio havas 22 genrojn kaj ĉirkaŭ 720 speciojn. Ili estas ofte arbaj plantoj kun malalta trunko, disvastiĝintaj en tropikaj, subtropikaj, moderaj klimatoj. La lancofromaj, mallarĝaj folioj kreskas el la bazo. La folioj estas karnecaj, dentaj. Plimulton de la specioj karakterizas multflora infloresko. La frukto estas kapsulobero.

La plej grava genro estas la agavo-genro (Agave) pro la fibroj ekspluateblej el la folioj. gravaj specioj kaj uzoj

  • Sisalo (Agave sisalana) donas la plej valorajn durajn fibrojn.
  • Blua agavo (Agave tequilana) uzatas por fari Tekilon
  • A. fourcroydes : Henequen-fibro
  • A. cantala : cantala- aŭ manila maguey-fibro
  • A. americana: ornamplanto (folioj longas 1,5–1,8 m; infloresko 7,5–12 m).

Alia grava genro estas la Yucca-genro, kies specioj havas lignecan tigon kaj dornajn foliojn.

Pliaj genroj estas Nolina (Nolina recurvata), Dasylirion (Dasylirion acotrichum), Cordyline (Cordyline indivisa, C. australis, C. terminalis), Dracaena, Sansevieria, Polianthes (Polianthes tuberosa) kultivata pro volatila oleo).

Nutrado

Rapidaj faktoj Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj), Karbonhidrato ...
Agavo, nekuirita
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 70 kkal   290 kJ
Karbonhidrato16.23 g
- Amelo0.24 g
- Sukeroj2.58 g
- Fibro6.6 g
Graso0.15 g
Proteino0.52 g
Akvo81.83 g
Vitaminoj
A-vitamino  37.0 IU
beta-karoteno   μg0%
Tiamino (B1-vitamino)  2.9e-2 mg2%
Riboflavino (B2-vitamino)  3.9e-2 mg3%
Nikotina acido (B3-vitamino)  0.162 mg1%
Pantotena acido (B5-vitamino)  4.1e-2 mg1%
Piridoksino (B6-vitamino)  5.5e-2 mg4%
C-vitamino  4.0 mg7%
E-vitamino  0.23 mg2%
K-vitamino  5.3 μg5%
Mineraloj
Kalcio  417.0 mg42%
Fero  1.8 mg14%
Magnezio  55.0 mg15% 
Mangano  9.4e-2 mg4% 
Kalio  127.0 mg3%
Natrio  14.0 mg1%
Zinko  0.15 mg2%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle
Fermi
Rapidaj faktoj Agava nektaro, Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) ...
Agava nektaro
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 310 kkal   1300 kJ
Karbonhidrato76.37 g
- Sukeroj68.03 g
- Fibro0.2 g
Graso0.45 g
Proteino9.0e-2 g
Akvo22.94 g
Mineraloj
Kalcio  1.0 mg0%
Fero  9.0e-2 mg1%
Magnezio  1.0 mg0% 
Mangano  5.0e-3 mg0% 
Kalio  4.0 mg0%
Natrio  4.0 mg0%
Zinko  1.0e-2 mg0%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle
Fermi

Agavoj estas riĉaj je karbonhidratoj kaj akvo. Krome ili enhavas diversajn mineralojn kaj vitaminojn.

Bildaro

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.