From Wikipedia, the free encyclopedia
Afto estas sendanĝera, sed dolora ulcereto de la buŝa mukozo. Tio estas eta, blanka kaj aperas en la buŝkava mukozo (sur palato, lango, gingivo). La kaŭzo estas ne tute konata sed ĝenerale virusdevena, kies aktiviĝon helpas vundiĝo de la mukozo aŭ malofte neŭra problemo.
Se oni viŝas per tuketo la ulcereton kaj restas tie ruĝeta makulo (simila al malferma vundo), tio estas afto.
La saniĝo daŭras longe, eĉ 10-14 tagojn kaj ankaŭ okazeblas 3- ĝis 6-foje jare. Oni devas gargari la buŝon per infuzoj (ekz.roma kamomila[1], salvio[2]) aŭ per specialaj gargaraĵoj.
Se la afto renoviĝas, oni devas konsulti kuraciston.
Afto estas la febrodona ŝvelaĵo ĉe la buŝo, mamo, piedo de kelkaj bestoj (ĉefe bovoj, porkoj, ŝafoj); legu aparte aftan febron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.