Abizanda [abiZANda] (aragone L'Abizanda) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Abizanda | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22392 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 162 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 15′ N, 0° 12′ O (mapo)42.2438888888890.19861111111112 [+] | ||
Alto | 636 m [+] | ||
Areo | 44,838534 km² ( 448 3.8 534 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abizanda [+] | |||
En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Sobrarbe, kiel malgranda municipo en la komarko, lime kun La Fueva, Palo, Aínsa, Arcusa, Naval kaj Barbastro. Abizanda estas iomete okcidente de la fino de la Akvorezervejo de El Grado. Krom la ĉefurbon, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Escanilla, Lamata kaj Ligüerre de Cinca.
La loĝloko Abizanda mem (636 msm)[1] estas je 89 km oriente de Huesca, alirebla laŭ ŝoseo A-138 el Aínsa norde kaj El Grado kaj Barbastro sude. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.
Historio
Temas pri mezepoka loĝloko kun turo de la 11-a jarcento kaj granda heredo kaj romanikaj kaj de araboj. La kastelo de Abizanda estis konstruita de Sanĉo Garcés la 3-a de Navaro, sur la plej alta pinto kiel kontrolejo de la valo de la rivero Cinca.
Komence de la 19-a jarcento kaj Abizanda kaj tuta Sobrarbe estis damaĝitaj pro la franca invado.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Abizanda mem kie oni malaltiĝis el 504 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 151 loĝantoj (2022).[2]
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la romanikaj preĝejo kaj kapelo, kastelturego, turdomegoj, murego, islamdevenaj putoj, en Escanilla, la Turo kaj la Casa Mora (maŭra domo), kaj naturaj lokoj. Ermitejoj kaj palaco en Ligüerre de Cinca.
Bildoj
- Lamata.
- Krucmonumento en Lamata.
- Fenestro de 1793 en Lamata.
- Ligüerre de Cinca.
- Palaco en Ligüerre de Cinca.
- Blazondomo en Ligüerre de Cinca.
- Ligüerre de Cinca.
- Akvorezervejo de El Grado el Ligüerre de Cinca.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.