Abdulla Kadiri
From Wikipedia, the free encyclopedia
Abdulla Kadiri, ankaŭ angle: Abdulla Kadiri kaj Abdulla Qodiriy, uzbeke: Абдулла Қодирий; ruse: Абдулла́ Кадыри́, (naskiĝis verŝajne la 10-an de aprilo 1894 en Taŝkento, mortis la 4-an de oktobro 1938 ankaŭ en Taŝkento) estis uzbeka kaj soveta verkisto, poeto, dramisto, literatura tradukisto kaj literautra kritikisto, kiu komence de sia agado kiel verkisto estis influita de la jadidismo[1], islama naciisma reformmovado en la Rusa Imperio. Li studis la araban, la persan kaj la rusan kaj legis mondliteraturon. Qodiriy estas konsiderata kiel la fonda patro de uzbeklingva prozo[2] kaj "unu el la plej influaj verkistoj de uzbeka literaturo en la 20-a jarcento"[3][4]. Li enkondukis realismon en la uzbeka literaturo per siaj historiaj romanoj kaj influis multajn aliajn centraziajn verkistojn[5], inkluzive de la kazaĥa verkisto Muĥtar Auezov [3]. Kadiri estis ekzekutita dum la Granda Purigo sub la gvidado de Josif Stalin[3]. En la postsoveta epoko, li postmorte ricevis la Ŝtatan Premion de la Respubliko Uzbekio en la kampo de literaturo.
Abdulla Kadiri | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Абдулла Қодирий | |||||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1894 (1894-04-10) en Taŝkento | ||||
Morto | 4-an de oktobro 1938 (1938-10-04) (44-jaraĝa) en Taŝkento | ||||
Tombo | Taŝkento ![]() | ||||
Lingvoj | uzbeka vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Джулкунбай vd | ||||
Okupo | tradukisto romanisto ĵurnalisto poeto verkisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||