From Wikipedia, the free encyclopedia
La abatejo Maria Laach estas benediktana abatejo kun fama romanikstila preĝejo lokita apud la eksvulkana lago de Laach en la montaro Eifel, Rejnlando-Palatinato, Germanio.
Abatejo Maria Laach | ||
---|---|---|
monaĥejo, religia komunumo [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |
Koordinatoj | 50° 24′ 8″ N, 7° 15′ 8″ O (mapo)50.4022617.252098 | |
Estiĝo | 11-a jarcento | |
Abatejo Maria Laach | ||
Vikimedia Komunejo: Maria Laach [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
1093
La loka grafo, palatino Henriko el Laach fondis la benediktanan monaĥejon kaj komisiis lombardan gildon konstrui la monaĥejon kaj preĝejon.
El la donacdokumento:
1095
Kiam la fondinto mortis, nur la kripto estas finkonstruita. Partoj de la orienta ĥoro kaj la ceteraj muroj altis je 3 metroj.
1100
Post la morto de la palatinino Adelheid la konstrulaboroj ĉesiĝis provizore.
1112
Palatino Siegfried von Ballenstedt renovigis la donacon de sia bopatro kaj vokis monaĥojn el la belga abatejo Affligem al la Lago de Laach.
1152
Mortis la unua abato Gilbert. Lia tombejo troviĝas en la kripto. Sub lia posteulo, abato Fulbert (1152-1177), la ankoraŭ ne finkonstruita preĝejo estis dediĉita en 1156 de ĉefepiskopo Hillin von Trier. Nur sub abato Alberto (1199-1216) la konstrulaboroj atingis la finon.
Ĉirkaŭ 1230
Abato Gregor (1217-1235) alkonstruigis la paradizon fare de burgundaj konstruistoj kaj finkonstruigis la okcidentan parton. Dum tiu tempo oni ankaŭ ŝanĝis la ebenan plafonon de la preĝejo al volbaĵo.
Ĉirkaŭ 1270
Sub abato Theoderich von Lehmen (1256-1295) oni konstruis la sarkofagon de la donacinto, tiam meze en la preĝeja navo.
Ĉirkaŭ 1500
En la tempo de la rejnlanda klostro-humanismo disvolviĝis sub abato Simon von der Leyen (1491-1512) viglaj artaj kaj literaturaj agadoj. El tiu tempo restis la tri monumentaj freskoj ĉe la kolonoj vidalvide de la enirejo.
17-a jarcento
La interno de la preĝejo estis komplete renovigata sub abato Placidus Kessenich (1662-1698) kaj ricevis riĉan barokan ekipaĵon: altarojn, predikejon, ĥorseĝojn, orgenon ktp. La sarkofago de la donacinto estis translokata el la mezo de la preĝejo al la okcidenta ĥoro, supervolbita de la malfru-romanika baldaĥeno, kiu hodiaŭ staras super la ĉefa altaro.
1802
Dum la sekularigo oni ĉesigis la monaĥejon. La inventaro plejparte estis vendata. La monaĥejo kaj la bieno fariĝis privata, la preĝejo ŝtata posedaĵoj.
1855
La monaĥejaj konstruaĵoj fariĝis viktimoj de krimbruligo kaj estis detruataj grandparte, la preĝejon oni povis savi.
1864-1873
La germana ordenprovinco de la jezuitoj aĉetis la monaĥejajn kaj la agrikulturajn konstruaĵojn. Dum tiu tempo oni konstruis la hodiaŭan pordodomon, kaj pluraj ekonomiaj konstruaĵoj estis pligrandigataj aŭ nove konstruataj. La preĝejo restis en ŝtata posedo: Bone almenaŭ, ke la prusa ŝtato konservis kaj restaŭris ĝin. Post 10 jaroj la jezuitoj devis forlasi Prusion.
1892
Benediktanoj el la ĉefabatejo Beuron aĉetis klostron Maria Laach. La abateja preĝejo ricevis, ne laste pro la subvencioj de imperiestro Vilhelmo la 2-a, novan aspekton: la mozaikojn de la orienta absido, la ĥorseĝojn, altarojn kaj benkojn. 1910 la metiejo Stahlhuth el Aachen konstruis grandan duoblan orgenon. – La nova monaĥa komunumo disvolviĝis rapide kaj ricevis renomon trans la regiono, antaŭ ĉio pro la liturgi-sciencaj studoj sub abato Ildefons Herwegen (1913-1946) kaj pro ĝia influo sur la liturgia movado de la 1920-aj jaroj, pli poste ankaŭ sur la liturgia reformo de la Dua Vatikana Koncilio.
1947
La malfru-romanika baldaĥeno, kiu supervolbis en la okcidenta galerio la tombon de la donacinto, translokiĝis al la orienta ĥorejo kaj nun kronas la ĉefan altaron.
1956
Okaze de la 800-jara jubileo de la dediĉo de la preĝejo oni renovigis la preĝejon kaj ekipis ĝin per novaj vitraloj. La orgeno estis pligrandigata kaj novaranĝata konforme al tiu tempo.
1985-2000
La preĝejo denove estis renovigata kaj parte novaranĝata. La 6-voĉa sonorilaro de 1894 kaj 1899 estas plivastigata 1991 per 6 novaj sonoriloj. Nova ĥoreja orgeno estis konstruata en formo de hirunda nesto (Klais el Bonn, 1998). La duobla orgeno de 1910 estis restaŭrata de Klais en 2000 kaj restarigata en tri kestoj sur la galerio.
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.